Gusztáv Kálnoky
Grafo Gusztáv Kálnoky [gustAv kAlnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kálnoky Gusztáv Zsigmond estis aŭstrohungara ministo, diplomato, aristokrato. Lia nobela antaŭnomo estis kőröspataki.
Gusztáv Kálnoky | |
---|---|
![]() Gusztáv Kálnoky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de decembro 1832 en Lettowitz (Aŭstra Imperio, Moravio) |
Morto | la 13-an de februaro 1898 en Prödlitz (Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Cislajtio |
Familio | |
Patro | Gustav Graf von Kálnocky |
Patrino | Isabella Gräfin von Kálnocky |
Frat(in)oj | Hugo Kálnoky • Béla Kálnoky • Alexander Graf von Kálnocky |
Okupo | |
Okupo | politikisto • diplomato |

Gusztáv Kálnoky[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1832 en Lettowitz (Aŭstra Imperio, Moravio, nuntempa Letovice en Ĉeĥio), li mortis la 13-an de februaro 1898 en Prödlitz (Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brodek u Prostějova en Ĉeĥio).
Biografio Redakti
Gusztáv Kálnoky komence estis profesia soldato, poste aŭstra diplomato ekde 1854 en Munkeno, Berlino kaj Londono. Li estis ambasadoro en Kopenhago (1874-1879) kaj Sanktpeterburgo (1880). Li estis komuna ministro pri eksteraj rilatoj de Aŭstrio-Hungario inter 1881-1895, poste li abdikis pro konflikto kun Dezső Bánffy. Resume la politiko de Kálnoky estis ĝenerale konservativa kaj sufiĉe sukcesa. Li ricevis premiojn en 1888 kaj 1895.