Gusztáv Merényi [gustAv merenji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Merényi Gusztáv estis hungara kuracisto, kuracisto pri internaj malsanoj, armea kuracisto, profesoro, oficiro. Lia origina familia nomo estis Scholtz.

Memortabulo pri Gusztáv Merényi

Gusztáv Merényi [1] naskiĝis la 18-an de septembro 1895 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 19-an de aŭgusto 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Gusztáv Merényi frekventis mezlernejon en Pozsony, poste li akiris medicinan diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1920 helpe de armea stipendio. Post la diplomo li laboris en Budapeŝto kaj Berlino. En la 1930-aj jaroj li studvojaĝis al Germana Regno, Francio, Nederlando, Britio. En 1931 li estis spertulo pri pilotoj. Ekde 1936 li estis kuracista estro de la hungara aerarmeo. En 1938 li establis instituton pri ekzamenado de flugoj. En 1940 li aliĝis al sekreta rondo de Endre Bajcsy-Zsilinszky, ili provis batali kontraŭ la nazioj. En la sekva jaro li estis nomumita privata profesoro. En 1944 li jam kaŝiĝis. Post la 2-a mondmilito li estis hospitalestro de Ruĝa Kruco, poste li havis postenon en la defenda ministerio havanta altan rangon. En 1947 li studvojaĝis en Francio, post 2 jaroj li pensiuliĝis. En 1950 li estis false kondmnita je morto. Antaŭ la Hungara revolucio de 1956 li estis sekrete reentombigita, nur en 1990 oni nuligis la verdikton.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A légi betegségekről (1930)
  • A repülés fiziológiája (1931)
  • A repülés fontosabb élettani kérdései (1935)

Memorigiloj redakti

  • hospitalo en Budapeŝto (1970)
  • memortabulo en Budapeŝto (2006)

Fontoj redakti