Gusztáv Mihály Kovács

Gusztáv Mihály Kovács [gustAv mihAj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Gusztáv Mihály estis hungara kameraisto, produktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Krupka, lia frato estis András Kruppka.

Gusztáv Mihály Kovács
Persona informo
Naskiĝo la  29-an de julio 1895(nun 1895-07-29)
en Hungario Lovasberény? (Nagyvárad)? (Hungara reĝlando)
Morto la 21-an de septembro 1969
en Aŭstralio Melburno (Aŭstralio)
Ŝtataneco HungarioAŭstralio
Familio
Frat(in)o András Krupka
Okupo
Okupo filmreĝisoroĉefkameraisto
vdr

Gusztáv Mihály Krupka [1] naskiĝis la 29-an de julio 1895 en Lovasberény (laŭ alia informo en Nagyvárad), li mortis la 21-an de septembro 1969 en Melburno (Aŭstralio).

Biografio redakti

Gusztáv Mihály Kovács frekventis industrian mezlernejon en Budapeŝto, poste en 1912 li lernis la filmoteknikon en Torino. Post 3 monatoj li malsaniĝis, tial li hejmenvenis. En la sekva jaro li estis en la hungara filma produktejo, kie li spertiĝis. En 1915 kune kun siaj fratoj li establis memstaran filman laboratorion, kiun li gvidis ekde la sekva jaro. Tamen li forlasis la laboratorion kaj li iĝis signifa kameraisto, inter 1917-1919 li estis kameraisto de Alexander Korda. Inter 1920 kaj 1925 li laboris en filma produktejo de Vieno, poste li hejmenvenis kaj li denove fondis laboratorion. En 1936 li inventis metodon, helpe de tio la ekstrlandaj filmoj havis hungarajn voĉojn. Post la 2-a mondmilito la komenciĝanta socialismo arestis lin, fine post diversaj aventuroj li disidis al Vieno. Ekde 1950 li vivis en Melburno, kie li havis postenon en filma produktejo. Li pensiuliĝis en 1964. Post 2 jaroj li revojaĝis al Budapeŝto, sed li ne povis restarigi sian familion. Laŭ la ŝtato li estis figuro de la malnova reĝimo. Li revojaĝis al Aŭstralio, kie post jaroj li mortis. Ĉe lia tombo estas bronza tabulo, kiu manifestas: li estis unu el la fondintoj de la hungara filma industrio. Li edziĝis en 1927, baldaŭ li havis 3 filinojn, depost 1945 li pseŭde (laŭ dokumento) eksedziĝis, kio helpis forlasi la landon.

Elektitaj taskoj en filmoj: redakti

kiel kameraisto redakti

kiel reĝisoro redakti

  • A jól sikerült uzsonna (1929 ?, mallonga filmo)
  • Nevető Budapest (1930)

Fontoj redakti