Gusztáv Rónaszéki
Gusztáv Rónaszéki [gustAv rOnasEki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rónaszéki Gusztáv estis hungara aktoro, instruisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Kirchbaum Ágoston, lia prenita familia nomvarianto estis Rónaszéky [rOnasEki].
Gusztáv Rónaszéki | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kirchbaum Ágoston |
Naskiĝo | 1854? en Királyvölgy (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 8-an de februaro 1913 en Budapeŝto (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro teatra reĝisoro verkisto |
Gusztáv Rónaszéki[1] naskiĝis en 1854? en Királyvölgy (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Solone (Taĉiv) en Ukrainio), li mortis la 8-an de februaro 1913 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGusztáv Rónaszéki akiris apotekistan diplomon, tamen li aktoriĝis en 1871 en Huszt en teatra kompanio de Gyula Miklósy. Dum la sekvaj 27 jaroj li aperis preskaŭ en ĉiuj urboj de Hungarlando ankaŭ kiel kantisto, reĝisoro, dramaturgo, dirigento, zorgisto, ktp. Liaj pli gravaj teatraj stacioj/teatrestroj estis Pécs (1872), Antal Bokody (1872–1874), Ignác Krecsányi (1876–1878), Gerő Aradi (1878–1880), Népszínház (1884), Lajos Valentin (1887–1889), Zsigmond Feld (1890), Sándor Csóka (1891), poste li estis zorgisto ĉe András Leszkay en Debrecen. Li aliĝis al la ĵus fondita Gaja Teatro en 1896, kie li estis ankaŭ sekretario de la teatra lernejo, poste la unua lernejestro de la Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo inter 1903–1906. Li ofte verkis teatraĵojn. Li pensiuliĝis en 1909. Li edziĝis dufoje kaj havis solan filinon.
Liaj roloj (elekto)
redakti- I. Balog: Mátyás diák - Marci Vlad
- S. Lukácsy: A vereshajú - Jankó Veréb
- Bittner: Egy könnyelmű leány - Flinserl
- Strauss: Methusalem herceg - Cyprián
- Hervé: Nebántsvirág - Celestin
- fratoj Schönthan: A szabin nők elrablása - Fridolin Rettegi
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- Kraatz-Stobitzer: Forgó szél
- Ede Szigligeti: Aggteleki barlang
- Franz von Suppé: Boccaccio
- Poole: Pry Pál
Liaj teatraĵoj (elekto)
redakti- A betörők (popola teatraĵo, 1890)
- Királyi tréfa (opereto, 1892)
- Ördögűző huszártiszt (komedio, 1895)
- A mama bárót akar (komedio, 1875)
- Házasság a börtönben (komedio, 1886)
- A méltóságos csizmadia (komedio, 1895)