Gutaperko estas rezina gumo, speca izomero de kaŭĉuko, uzata precipe por tegi elektrajn kablojn (C2H8)n. Ĝi malmoliĝas en malpli alta temperaturo ol kaŭĉuko kaj ĝi ne estas elasteca, sed ĝi iĝas formebla en varmega akvo. Oni uzas ankaŭ en la dento-teknologio. Gutaperkon donas la arboj gutaperka arbo (Palaquim gutta) kaj Payena leerii en Sud-Orienta Azio. Nuntempe oni prenas la sukon nur el la folioj kaj la arbojn oni kultivas en plantejoj.

Vidu ankaŭ redakti