Guten Abend am Samstag

Guten Abend am SamstagGuten Abend am Samstag sagt Heinz Conrads (laŭvorte: Bonan vesperon sabate!) estis fama aŭstra televidserio kiu estis elsendita ekde 1957 ne tute 30 jarojn sabate. Ĝia unua titolo estis Was sieht man Neues?[1]

Guten Abend am Samstag
negoco
Elsendo
Elsendita 1968 – 1986
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Heinz Conrads moderigis kaj aranĝis tiun ĉi distran elsendon ĝis du monatoj antaŭmorte en aprilo 1986. La legendaj salutvortoj Guten Abend die Damen, guten Abend die Herren, griaß euch die Madln, servus die Buam (kun etaj ŝanĝoj) iĝis tipa signo por Conrads. Por la elsendoj oni invitis eminentulojn, sed ankaŭ junajn artistojn de klasika muziko kaj altnivelaj distraj muzikstiloj. Post la morto de Conrads la aĵon daŭrigis la ORF-anoj dum kelkaj jaroj kun la moderigisto Peter Fröhlich.

Notoj redakti

  1. "Heinz Conrads – Lebhafte Erinnerungen zum Geburtstag" - ĉe: Redaktion Österreichisches Pressebüro, 21.12.2023