Guy Béart

(Alidirektita el Guy BÉART)

Guy BÉART (vera familinomo: BÉHAR) (naskiĝis la  16-an de julio 1930(nun 1930-07-16), mortis la 16-an de septembro 2015) estis franca kanzonisto, kaj porulo de Esperanto (foje li kantis konzonon en E-o, kaj salutis dum la U.K. en Monpeliero.)

Guy Béart
Persona informo
Naskonomo Guy Isidore Béart
Naskiĝo 16-an de julio 1930 (1930-07-16)
en Kairo
Morto 16-an de septembro 2015 (2015-09-16) (85-jaraĝa)
en Garches,  Francio
Mortokialo korinfarkto
Tombo Cemetery of Garches
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Liceo Henri-IVAltlernejo Nacia de Pontoj kaj Vojoj • Cours Simon • International College, Beirut
Familio
Edz(in)o Geneviève Galéa • Cécile de Bonnefoy du Charmel
Infanoj Emmanuelle Béart • Ève Béart
Okupo
Okupo kantaŭtoroaktorokantisto • televida produktoro • televida prezentisto • inĝeniero • aŭtobiografo • filmkomponisto
vdr

Li naskiĝis en Kairo,ĉar lia patro eksperto pri kontregistrado partoprenis kreadon de entreprenoj. Tial lia infanaĝo pasis ankaŭ en Grekio, Francio, Usono kaj Libano. Li akiris vastan ĝeneralan kulturon, samtempe arta kaj scienca. Li sekvis kurson pri muziko kaj scipovas ludi plurajn muzikilojn, sed siajn studojn li direktas al inĝenierarto kaj diplomiĝas el la fama franca inĝenierlernejo ‚’’Ponts et Chaussées’’ fakiĝinta pri fendiĝado en betono. Li finfine orientiĝas prefere al la kanzono kaj provas samtempe kanti kaj verki kanzonojn
Li fariĝas fama tiukampe, post kiam la kantistino Patachou elektas kantas kaj famigas “Le bal chez Temporel” (Temporel-a balejo) kiu estis lia unua sukceso. Poste Zizi Jeanmaire kaj Juliette Gréco famigas „Chandernagor“ kaj „Qu’on est bien“ (kiom bone sentiĝas oni en brakoj de iu el la alia sekso). Fine en jaro 1957 li mem registras diskon kaj komencas esti konata ankaŭ kiel kantisto. Kaj tia famiĝas per kanzono „l’eau vive“ (tiu lasta iĝis tiom „klasika“, ke oni nun lernas ĝin en la lernejoj) . Béart eniĝis en la sama skolo ol Georges Brassens tiu de la verkistoj-memkantistoj kun Gitaro, kiuj kantas kanzonojn simplajn por aŭskulti, sed ofte komplesajn kaj beletrajn en siaj entenoj.
Krome de tio li aranĝas dum jaroj (de 1963 ĝis 1970) serion de televidelsendoj kie renkontiĝas ĉiuj famuloj de la kanzona, spektakla kaj pli ĝenerele arta medio, kaj lia modernismo rememorigas, ke lia estas destude inĝeniero, samtempe kiel poeto.

Post “eklipso”, dum la jardekoj 70-aj kaj 80-aj, li denove surigas la scenojn en la jaroj 90-aj kaj fervora publiko, ĉefe de eksaj junuloj sed ankaŭ de nuntempaj junuloj, akceptas lin.

Famaj titoloj, krom tiuj cititaj ĉi-supre:

  • Le grand chambardement (pri atombomba milito)
  • Mon chapeau

Rete legeblaj en Esperanto redakti