Guy VERHOFSTADT (naskiĝis la 11-an de aprilo 1953 en Dendermonde) estas flandra politikisto de la partio VLD. Verhofstadt estis ĉefministro de du belgaj registaroj.

Guy Verhofstadt
Persona informo
Guy Verhofstadt
Naskonomo Guy Maurice Marie Louise Verhofstadt
Naskiĝo 11-an de aprilo 1953 (1953-04-11) (70-jaraĝa)
en Dendermonde, Orienta Flandrio,  Belgio
Lingvoj nederlandaanglafranca vd
Ŝtataneco Belgio vd
Alma mater Genta Universitato vd
Partio Open Vlaamse Liberalen en Democraten vd
Subskribo Guy Verhofstadt
Familio
Gefratoj Dirk Verhofstadt vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikisto vd
Laborkampo politikoliberala demokratio vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Guy Verhofstadt kiel frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo dum la gazetara konferenco en la Eŭropa Parlamento, 2014
Guy Verhofstadt, 2012

Li studis en la Genta Reĝa Ateneo Voskenslaan.

En 1976 li elektiĝis kiel membro de la municipa konsilantaro kaj en 1979 li iĝis la nacia prezidanto de PVV Junularo. Jam en 1982 li estis la nacia prezidanto de PVV, kiam Willy De Clercq iĝis financministro.

En 1985 Verhofstadt unuafoje elektiĝis kiel parlamentano. La 28-an de novembro de tiu jaro li aliĝis al la registaro de Wilfried Martens 6 kiel ministro pri buĝeto kaj scienca esplorado. Tiu ĉi registaro jam falis la 19-an de oktobro 1987. Verhofstadt do preskaŭ du jarojn estis ministro. En tiu mallonga periodo li tamen stampis la politikon. Li kondukis severan, novliberalan direkton kun strikta buĝeto.

La 12-an de julio 1999 li iĝis ĉefministro de Belgio (en koalicio inter la naciaj liberaluloj, socialistoj kaj verduloj, kaj fone de pluraj politikaj kaj justicaj skandaloj en la lando tre penis draste trakonstrui la politikan sistemon. La 18-an de majo 2003 li por dua oficperiodo reelektiĝis ĉefministro de Belgio, nun tamen en koalicio kun la du belgaj socialistaj partioj (Partio Socialista (Belgio) (Parti socialiste) kaj sp.a / Socialistische Partij Anders). Dum la parlamentaj balotoj de la 10-a de junio 2007 en Belgio la registara koalicio signife perdis voĉojn, kaj Guy Vorhofstadt anoncis sian demision.

En la jaro 2011 Verhofstadt ekestis frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo en la Eŭropa Parlamento.

En la jaro 2014 li estis reelektita al la Eŭropa Parlamento, ankaŭ en tiuj balotoj li estis kandidato de Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo por la posteno de prezidanto de Eŭropa Komisiono. Li denove iĝis frakciestro de la Alianco de Liberaluloj kaj Demokratoj por Eŭropo en la Eŭropa Parlamento.

Verhofstadt kaj Vladimir Putin dum la gazetara konferenco de la Komuna ekstera kaj sekureca politiko de la Eŭropa Unio en Bruselo, la 2an de oktobro 2001