Malfermi la ĉefan menuon

Guaracha, en Esperanto gŭaraĉogvaraĉo, estas tipo de danckanto, kiu evoluis je la 18-a jarcento en Kubo. La ofte dusencaj, satiraj aŭ pikemaj tekstoj estis prezentataj de ĥoro kaj solisto kaj ofte improvizataj. Gŭaraĉo estis longan tempon muziko de la malavantaĝigitaj sociaj tavoloj, nur meze de la 20-a jarcento ĝi fariĝis konata al vasta publiko. Tio okazis per danckapeloj kaj popularaj komponistoj kiel Ñico Saquito aŭ Julio Gutiérrez.

La pecoj plej ofte pulsas laŭ 3/4-a, 6/8-a aŭ 2/4-a takto kaj estas diference al Son plejofte pli rapidaj kaj pli viglaj. Al la interpretantoj de gŭaraĉo apartenas Félix Dima, Celia Cruz, Roberto Faz, Benny Moré, Pío Leyva, Roberto Colé, Benito de Jesus kaj Ñico Saquito same kiel Candita Batista.

En Andaluzujo la gŭaraĉo influis la flamenkorumbon (ankaŭ „cigana rumbo"), vd. flamenko.

Krom la kuba gŭaraĉo en Porto-Riko ekzistas memstara muzikstilo samnoma, kiu evoluis en la 1950-aj jaroj el hispanaj radikoj.