Gvozden SREDIĆ naskiĝis la 18-an de novembro 1935 en Uĵice, Serbujo, mortis la 9-an de oktobro 2011 en Beogrado, estis serba magistro de ekonomiaj sciencoj, diplomita ekonomiisto kaj aŭtoro de pluraj libroj, vortaroj kaj lernolibroj en Esperanto.

Vivo redakti

Sredić finstudis la Ekonomian fakultaton en Beogrado kaj magistriĝis per tezo pri "Trafiko kiel faktoro de internacia varinterŝanĝo". Li laboris en la internacia fervoja kompanio INTER-CONTAINER (Bazelo, Svisio) kaj dume aperigis specialan Esperanto-lernolibron por gastlaboristoj kaj esperantajn broŝurojn pri la internaciaj fervojaj kompanioj INTERCONTAINER kaj INTERFRIGO (1986). Sredić estis vicprezidanto de Jugoslavia Unuiĝo de transportaj tarifistoj por kiu li tradukis kaj ĉefredaktis plurajn fakajn publikaĵojn. Li parolis la germanan kaj francan lingvojn kaj Esperanton kaj havis pasivan scion pri la angla, itala kaj rusa. Li havas tri gefilojn.

Esperanta agado redakti

Esperanton Sredić eklernis en 1952/53 en Pula (Kroatio) ĉe la Esperanto-veterano Stevan Stojniĉ. Li estis sekretario de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, prezidanto de Jugoslavia Esperanto-Ligo (JEL) kaj de Jugoslavia Asocio de Fervojistaj Esperantistoj (JAFE), kies organon Jugoslavia Fervojisto li redaktis. Li partoprenis multajn Esperanto-kongresojn (de UEA, TEJO, SAT, IFEF) kaj tie faris plurajn prelegojn, ĉefe pri fervojfakaj temoj. Li ankaŭ gvidis E-kursojn, fondis Esperantajn societojn en Uĵice kaj Poĵega kaj estis longjara membro de la Esperanto-Instituto en Beogrado.

Verkado redakti

Li verkis specialan lernolibron por fervojistoj kun ambaŭsenca vortaro(1965; 6 eldonoj), plurajn fakajn librojn pri fervojaj tarifoj kaj aliaj fakaj temoj (vortaroj, manlibroj k.s.), tradukis kvinlingvan intemacian vortaron de fervojistaj terminoj (1988), eldonitan de la Internacia Fervoja Unio (UIF), krome Fervojfaka terminaro serba-Eo kaj Eo-serba (1995). Sredić aperigis multajn fakajn artikolojn (originalajn kaj tradukitajn el pluraj lingvoj en fakaj revuoj) kaj estis longjara ĉefredaktoro de Jugoslavia Fervojisto, organo de JAFE. Unu el liaj poemoj (Poste ja ĉio estas egale) aperis en la Antologio de Esperanta poezio (Reeĥoj el Jugoslavio).

Honorigoj redakti

Sredić estis honora prezidanto de SMAFE kaj honora membro de Internacia Fervojista Esperanto-Federacio IFEF. Li ricevis oran medalon de FISAIC kaj medalon "Por meritoj" de JEL.