Gwen Stefani

(Alidirektita el Gwen STEFANI)

Gwen STEFANI (naskiĝis la 3-an de oktobro 1969 en Anaheim, Kalifornio, Usono) fakte Gwen Renée Stefani estas usona kantistino. Ŝi vivas ekde 2002 en geedziĝo kun Gavin Rossdale, kantisto de la muzikgrupo Institute (antaŭ bando Bush).

Gwen Stefani
Gwen Stefani dum prezentiĝo
Gwen Stefani dum prezentiĝo
Bazaj informoj
Naskonomo Gwen Renée Stefani
Naskiĝo 3-an de oktobro 1969 (1969-10-03) (54-jaraĝa)
en Fullerton
Edz(in)o Gavin Rossdale • Blake Shelton
Deveno Usono Anaheim, Kalifornio, Usono
Ĝenroj Popmuziko
danca popmuziko
Pop-rokmuziko
Nova ondo
Ska punkmuziko
R&B
Profesio kantistino, aktorino, kantverkistino, moda proponistino
Instrumentoj Klavarinstrumento, voĉa muziko, sintezilo, drumomaŝino, gitaro
Tipo de voĉo Mezosoprano
Aktivaj jaroj 1986 - nuntempo
Eldoninto Interscope Records
Parencaj
temoj
No Doubt
Retejo Gwen Stefani.com
Persona informo
Naskonomo Gwen Renée Stefani
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Kalifornia Ŝtata Universitato ĉe Fullerton
Subskribo Gwen Stefani
Familio
Frat(in)o Eric Stefani
Edz(in)o Gavin Rossdale • Blake Shelton
Amkunulo Blake Shelton
Infanoj Kingston Rossdale • Zuma Rossdale • Apollo Rossdale
Okupo
Okupo kantisto • repisto • kantaŭtoro • mododezajnisto • aktoro • Japan Enthusiast
TTT
Retejo http://www.gwenstefani.com/
vdr
Gwen Stefani
Gwen Stefani

Biografio redakti

Ŝi famiĝis dismonde kiel gvid-kantistino de la grupo No Doubt, ĉefe kun la kanto Don't Speak (1996) kaj al la tiu apartenanta albumo Tragic Kingdom (1995). Ŝi iĝis vizaĝo de la grupo post morto de sinmortigo de John Spence en decembro de 1987.

Krom kelkaj projektoj kun usona artisto Moby, en kies kanto Southside (2000) ŝi kantis, ŝi mondkonatiĝis per la kanto Let me blow ya mind de repistino Eve, en kiu ŝi kantis la refrenon.

Kun ŝia unua solo-kanto What You Waiting For? sukcesis ŝi atingi en 2004 dismonde listopintojn. Ŝia unua propra albumo Love, Angel, Music, Baby (2004) rikoltis jam ene de unu semajno pli grandajn vendojn ol albumo de iama bando No doubt antaŭe.

Ŝi vendas sub markosigno L.A.M.B. (mallongigo de Love, Angel, Music, Baby) proprajn modovestojn.

En filmo de Martin Scorsese, Aviator (2004) Stefani ludis la aktorinon Jean Harlow kaj ludis kun Leonardo Dicaprio, Cate Blanchett, Kate Beckinsale, Alec Baldwin, Jude LAW kaj Kenneth Welsh.

Ŝi havas puli-hundon (2005).

Diskografio redakti

 

Albumoj redakti

  • 2004: Love. Angel. Music. Baby.
  • 2005: Love. Angel. Music. Baby. (The Remixes)
  • 2006: The Sweet Escape
  • 2016: This Is What the Truth Feels Like

Kantoj redakti

  • 2000: "South Side" (Moby prod. Gwen Stefani)
  • 2001: "Let Me Blow Ya Mind" (Eve prod. Gwen Stefani)
  • 2004: "What You Waiting For?"
  • 2005: "Rich Girl (prod. Eve)
  • 2005: "Hollaback Girl"
  • 2005: "Cool"
  • 2005: "Luxurious"
  • 2005: "Can I Have It Like That?" (Pharrell Williams prod. Gwen Stefani)
  • 2006: "Crash"
  • 2006: "Wind It Up"
  • 2006: "The Sweet Escape"
  • 2007: "4 in the Morning"
  • 2007: "Now That You Got It" (prod. Damian Jr. Gong Marley)
  • 2007: "Early Winter"
  • 2012: "Glycerine" (Bush prod. Gwen Stefani)
  • 2014: "Baby Don't Lie"
  • 2014: "Spark the Fire"
  • 2015: "Kings Never Die" (Eminem prod. Gwen Stefani)
  • 2015: "Used to Love You"
  • 2016: "Make Me Like You"
  • 2016: "Misery"

Videografio redakti

  • 2006: Harajuku lovers live (DVD)

Distingoj redakti

  • 2002
    • Grammy por Let Me Blow Ya Mind en la kategorio „Plej bona Rep/Kantita Kunlaboro“
  • 2005

Eksteraj ligiloj redakti