Gyál
Gyál [djAl] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en Distrikto Gyál, kies centro estas.
Gyál | |||
---|---|---|---|
Hungaria urbo | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 2360 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 24 463 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 981 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 23′ N, 19° 13′ O (mapo)47.38222222222219.213611111111Koordinatoj: 47° 23′ N, 19° 13′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 24,93 km² (2 493 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Gyál [+] | |||
Geografio redakti
Gyál situas sur ebenaĵo apud Budapeŝto, laŭ fervojo kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Kecskemét, aŭtoŝoseo M5 kaj M0 estas ne tro for. Ócsa troviĝas 14, centro de Budapeŝto 20, Monor 21, Kecskemét 68 km.
Historio redakti
La komunumo estis detruita fare de turkoj. La senhoma regiono aldoniĝis al Alsónémedi. Komence da la 20-a jarcento oni disdonis parcelojn, kiuj ankaŭ budapeŝtanoj akiris. La najbareco de Budapeŝto kaŭzis rapidan prosperon. En 1944 la setlejo iĝis vilaĝo. Ĝi ricevis la urban rajton en 1997.
Vidindaĵoj redakti
La romkatolika Preĝejo de Stefano la 1-a (Gyál) konstruiĝis en 1983, la kalvinana preĝejo (Gyál) en 1992. Ankaŭ la lokaj budapeŝtaj aŭtobusoj trafikas en Gyál.
Partneraj urboj redakti
Inter la partneraj urboj de Gyál estas:
Famuloj redakti
- En Gyál naskiĝis komponisto Attila Dóka.
- En Gyálliget (apartenaĵo de Gyál) naskiĝis skulptisto Tibor Rieger.
Referencoj redakti
- ↑ Les villes amies (La amikaj urboj) (france). Orléans. Alirita 2019-11-15.