György Apponyi (1898 - 1970)

Hungara politikisto

Grafo György Apponyi [djordj aponji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Apponyi György (aŭ por fari diferencon de la samnomulo Apponyi II. György Alexander) estis hungara aristokrato, politikisto, parlamentano, ĵurnalisto. Lia nobela antaŭnomo estis nagyapponyi, lia avo estis la samnoma György Apponyi, liaj gepatroj estis Albert Apponyi kaj Klotild Apponyi.

György Apponyi
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1898 (1898-06-30)
en Malinovo
Morto 7-an de aŭgusto 1970 (1970-08-07) (72-jaraĝa)
en Sarbruko
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo György Apponyi (1898 - 1970)
Familio
Patro Albert Apponyi
Patrino Klotild Apponyi
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr
Memortabulo pri György Apponyi

György Apponyi [1] naskiĝis la 30-an de junio 1898 en Hungara reĝlando en Éberhárd (nuntempa Malinovo en Slovakio), li mortis la 7-an de aŭgusto 1970 en Okcidenta Germanio en Saarbrücken.

Biografio redakti

György Apponyi studis juron en Reĝa Universitato de Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). Li batalis dum la 1-a mondmilito inter 1916–1918, poste li aliĝis al armeeto de Miklós Horthy, do li ne partoprenis en ambaŭ revolucioj. En 1920 li longe vojaĝis eksterlande, poste li okupiĝis pri siaj bienoj. Inter 1931 kaj 1944 li estis elektita parlamenta deputito, tiutempe li konstante kontribuis en diversaj gazetoj. Li politikadis kontraŭ la diktaturoj. Komence de la nazia erao Gestapo tuj liveris lin al Koncentrejo Mauthausen-Gusen. Post la liberiĝo li ne hejmenvenis. Li edziĝis en 1923, Li eksedziĝis en 1934, intertempe 2 gefiloj naskiĝis.

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti