György Balassa (psikologo)
György Balassa [djordj balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa György, en Francio konata Baal Georges estis hungardevena franca psikologo, aktoro, reĝisoro.
György Balassa | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Balassa György |
Naskiĝo | 17-an de majo 1938 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de decembro 2013 (75-jaraĝa) en Saint-Mandé |
Mortokialo | korinfarkto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patrino | Meller Rózsi |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto • literaturhistoriisto • tradukisto • psikoanalizisto • aktoro |
György Balassa[1] naskiĝis la 17-an de majo 1938 en Budapeŝto, li mortis la 6-an de decembro 2013 en Saint-Mandé (Francio).
Biografio Redakti
György Balassa maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1956, post monatoj dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Parizo. Li doktoriĝis el biologio en 1965, el psikologio en 1974. Intertempe en 1970 li fondis teatran trupon, kie li estis aktoro kaj reĝisoro. Ekde 1979 li ricevis postenon en Centre National de Recherche Scientifique, kie li esploris rilatojn inter teatro kaj psikologio, ankaŭ teatrohistorion. Li ankaŭ instruis en universitatoj de Francio kaj Usono. Li faris spektaklojn pri hungaraj dramoj en Centro Georges Pompidou. Li ricevis hungaran premion en 1985.
Liaj reĝisoraĵoj (elekto) Redakti
- Imre Madách: La tragedio de l' homo (1984)
- Tibor Déry: Le Bébé Géant (Óriáscsecsemő) (1987, ankaŭ tradukisto)
- Árpád Göncz: Pesszimista komédia (1992)