György Barta
György BARTA [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Barta György estis hungara geofizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).
György Barta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de oktobro 1915 en Poprad |
Morto | 21-an de oktobro 1992 (76-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-31. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | terfizikisto |
György Barta [1] naskiĝis la 29-an de oktobro 1915 en Hungario, en Poprád (nuntempa Poprad en Slovakio). Li mortis la 21-an de oktobro 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Barta frekventis universitaton en Budapeŝto. Li eklaboris en 1939 en instituto, kie li partoprenis en diversaj laboroj. Post la 2-a mondmilito li eklaboris en meteorologia instituto, kie li okupiĝis pri magneteco de la Tero. Li doktoriĝis en Debrecen en 1947. En 1950 li eklaboris en geofizika instituto de ELTE. En 1971 li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto. Li ricevis 4 hungarajn premio, po unu germanan kaj usonan premiojn.
Verkaro (elekto)
redakti- A földalak fizikai hátteréről (1969, 1972)
- A földmágnességgel kapcsolatos kutatások (1960)
- A mesterséges holdak mérései és a Föld belső szerkezete (1971)
- Kozmikus fizika (1979) - universitata lernolibro