BESSENYEI György [Beŝenjei djordj] (n. 1747 en Bercel, Hungario – m. 24-an de februaro 1811 Pusztakovácsi [pustakova:ĉi]) estis hungara verkisto, filozofo, elstara persono de la hungara klerismo.

György Bessenyei
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1747 (1747-01-01)
en Tiszabercel
Morto 24-an de februaro 1811 (1811-02-24) (64-jaraĝa)
en Bakonszeg
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Subskribo György Bessenyei
Familio
Parencoj Ádám Takács • Éva Takács vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
György Bessenyei

Vivo redakti

Li estis filo de Zsigmond Bessenyei [ĵigmond beŝenjei] departementa juĝisto kaj Mária Ilosvay [ma:ria iloŝvai]. Li plenkreskis en Bercel, lernis en 1755–60 en la kolegio de Sárospatak [ŝa:roŝpatak]. Inter 1765-1773 li estis membro de la viena (hungara) nobela gardistaro. Li tiam aliĝis al la framasonismo kaj konatiĝis kun ideoj de la klerismo. En 1773 li iĝis en Vieno reprezentanto de la hungaraj protestantoj. Ĉar li entuziasme apogis lernaferajn refomojn de Maria Terezia, li koliziis kun la protestantoj, fine li ŝanĝis al la katolika kredo en 1779. Jozefo la 2-a nomumis lin en 1780 kortega librara gardisto, sed li baldaŭ konfliktis kun la rega sistemo kaj estis maldungita en 1782. Li translokiĝis en 1787 al Pusztakovácsi (hodiaŭ Bakonszeg) kaj partoprenis en publikavivo de fortikaĵa departemento Bihar.

Post malkovriĝo de la la Martinovics-komploto, li venis sub polican inspektadon kaj liaj verkoj ne povis aperi pro la cenzuro dum la lastaj du jardekoj. Li donacis siajn manuskriptojn al la Nacia Muzeo. Li estis framasono laŭ Magyar Katolikus Lexikon (Hungara Katolika Leksikono).

Liaj cindroj estis alisetligitaj en 1940 al Nyíregyháza [nji:redjha:za].

Verkoj redakti

Liaj verkoj aperis unuafoje en 1772, komence klasicismaj dramoj. Kiel filozofo, li iris de la deismo al la materialismo, li okupiĝis eĉ en la beletraj verkoj pri sociaj kaj politikaj demandoj. Li ragardis tre grava la flegadon, uzon de la hungara lingvo kaj proponis establon de Akademio.

  • 1772 - Ágis tragédiája (titolpaĝo)
  • 1777 - A magyar néző
  • 1777 - A filozófus
  • 1778 - Magyarság
  • 1779 - A holmi
  • 1781 - Egy magyar társaság iránt való jámbor szándék
  • 1799 - A természet világa
  • 1804 - Tarimenes utazása

En Esperanto aperis redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Aliaj redakti

La nomon de la verkisto portas gimnazio en Kisvárda kaj altlernejo en Nyíregyháza.