György Bor

György Bor [djordj], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Bor György estis hungara kemiisto, altlerneja instruisto. Lia patro estis Dezső Bor.

György Bor
György Bor
György Bor
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aŭgusto 1924 (1924-08-24)
en Budapeŝto
Morto 26-an de februaro 2002 (2002-02-26) (77-jara)
Okupo
Okupo kemia inĝeniero
Information icon.svg
vdr

György Bor [1] naskiĝis la 24-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de februaro 2002 en Wädenswil.

BiografioRedakti

György Bor maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1942, poste li akiris diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1947. Post la diplomo li laboris en Budapeŝto, ekde 1950 li estis asistanto en la ĵus fondita Kemia Universitato de Veszprém. En la sekva jaro li iĝis lektoro. Dum la Hungara revolucio de 1956 li havis taskojn, tial post la falo li estis forigita, sed li ricevis postenon en naftoesplora instituto. Li doktoriĝis en 1961 en la kemia universitato, poste li kandidatiĝis en 1966. Li disidis en 1968 kaj li laboris en instituto en Londono (1968-1969), poste en universitata laboratorio de Padovo (1969-1973). Intertempe en 1971 li ekhavis la instruan rangon privata profesoro. En 1973 li translokiĝis al Zuriko kaj li eklaboris en Svisa Federacia Instituto pri Teknologio. Iom poste ankaŭ tie li akiris la rangon privata profesoro. En 1981 li estis nomumita laboratoriestro. Li pensiuliĝis en 1989, sed li poste prelegis ankoraŭ 2 jarojn. Post fino de la socialismo en Veszprém li ricevis la titolon titulara profesoro. Ekde 1992 li vivis alterne en Svislando kaj Hungario. Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis 2 filinojn.

Liaj (familihistoriaj) librojRedakti

  • Bor Dezső Emlékkönyv (1998)
  • A Halmaji, Gibárti és Szikszói Bor Családok Története (2001)

Elektitaj prikemiaj publikaĵojRedakti

  • A nagylengyeli nyersolaj vanádiumtartalma (artikolo, 1954)
  • A jódtermelés lehetősége ásványvizeinkből (artikolo, 1958)
  • Az infravörös spektroszkópia alapjai (kunverkisto, studenta lernolibro, 1965)
  • A fém-karbonilok és származékaik kémiája (libro, 1966)
  • Cobalt-Rhodium Heptacarbonyl: A Coordinatively Unsaturated Dinuclear Metal Carbonyl (artikolo, 1986)
  • Infrared Spectroscopic Studies of the Reactions between Co2(CO)8, H2 and D2 (artikolo, 1992)

FontojRedakti

ReferencojRedakti