György Buzsáki [djordj buĵAki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Buzsáki György estis hungara-usona kuracisto, profesoro, membro (ekstera en 2001) de Hungara Scienca Akademio.

György Buzsáki
Persona informo
Naskiĝo 24-an de novembro 1949 (1949-11-24) (74-jaraĝa)
en Kaposvár
Loĝloko Nov-Jorko
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Pécs
Okupo
Okupo neŭrosciencisto • nervobiologo
vdr

György Buzsáki [1] naskiĝis la 24-an de novembro 1949 en Kaposvár.

Biografio redakti

György Buzsáki frekventis universitaton en Pécs ricevinta medicinan diplomon en 1974. Inter 1975-1988 li estis asistanto samloke, sed dume en la fruaj 1980-aj jaroj li plulernis en Teksaso kaj Ontario. Baldaŭe li instruis ankaŭ en Lund kaj Usono, fine li restis en Usono. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1984. Li okupiĝis precipe pri nervoj kaj cerbo. Li instruas nuntempe en Novjorko. Li ricevis ĉefe eksterlandajn premiojn inter 1986-2011.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Electrophysiological analysis of the effect of atropine on the self-stimulation reaction in cats (1973)
  • Cellular bases of hippocampal EEG in the behaving rat (1983)
  • Pattern recognition of the electroencephalogram by artificial neural networks (1993)
  • Communication between neocortex and hippocampus during sleep in rodents (2003
  • Inhibition-induced theta resonance in cortical circuits (2013)

Referencoj redakti

Fontoj redakti