CSÁVOSSY György (ĉa:voŝi) rumanuja hungara poeto, dramverkisto, agrikultura fakverkisto naskiĝinta en Temeŝvaro la 20-an de junio 1925 kaj mortinta la 30-an de novembro 2015. Li vivis ekde sia pensiuliĝo en Aiud.

Biografio redakti

György Csávossy la mezlernejon finis en sia naskiĝurbo, la agrikulturan altlernejon en Kluĵo. Ĝis 1953 li instruis en la vinberkultura faklernejo en Diosig, poste en la agrikultura fakliceo de Ciumbrud.

Beletraj verkoj redakti

  • Vizes mese, porinfanaj poemoj, Bk., 1959;
  • Fütyörészve, poemoj, Bk., 1962;
  • Biztató, porinfanaj poemoj, Bk., 1966;
  • Gondolatok a bortékában. La serena kulturhitorio de vino, Kvár, 1994;
  • Erdélyi Requiem, poemoj, Bp., 1995.
  • A fül komedio (kunulaŭtoro) (1967), prezentita en Marosvásárhely kaj Satu Mare,
  • Édes méreg , versa-muzika komedio (1970) prezentita en Sepsiszentgyörgy,
  • Patkánysíp (Igaz Szó 1970/10), prezentita en 1973 en Temeŝvaro,
  • Özvegy és leánya dramo reverkita laŭ la romano de Zsigmond Kemény, prezentita en 1977 de Kolozsvári Állami Magyar Színház,
  • A bohóc és a halál sonteatraĵo, prezentita en la hungara sekcio de la Radio Rumana de Kluĵo.
  • Erdélyi Requiem (poemoj, Pro Agr. Hungariae Alap, Gödöllő), 1995;
  • Ilyenkor ősszel (poemoj, Gazda kiadó, Kolozsvár), 2000;

Fakverkoj redakti

  • Szőlőtermesztés [kun aliuloj], Bk., 1957;
  • Borászat [kun aliuloj], Bk., 1963;
  • Szőlészeti és borászati kézikönyv [kun aliuloj], Bk., 1974;
  • Kertészeti növények védelme [kun József Székely], Bk., 1975.

Fonto redakti

Eksteraj ligiloj redakti