György Czuppon
György Czuppon [djordj cupon], laŭ hungarlingve kutima nomordo Czuppon György estis hungara pastro, kanoniko, teologo, instruisto.
György Czuppon [1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1755 en Felsőszopor (nuntempa parto de Újkér). Li mortis la 26-an de junio 1820 en Szombathely.
Biografio
redaktiGyörgy Czuppon frekventis gimnazion en Sopron, poste li lernis teologion en Győr. Li pastriĝis en 1778, poste li estis edukisto en grafa familio. En 1786 li estis prefekto en seminario. Inter 1788-1804 li estis vilaĝa pastro, poste li instruis en diversaj lernejoj, poste li kanonikiĝis. Ekde 1808 li okupiĝis nur pri teologio.
Elektitaj publikaĵoj
redakti- Celeusma filiorum regni (1791)
- Promptuarium literaturae hebraicae theoretico-practicum (1804)
- Paralipomena Reflexionibus super exegesi biblica superaddita (1817)
- Valesii Florentis Sciagraphia de modalitate et tempore edendae versionis Hungaricae Bibliorum