ERDÉLYI György (erde:ji) estis hungara ĵurnalisto naskita en Kluĵo la 13-an de aprilo 1923 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de februaro 1983.

Kariero redakti

György Erdélyi vivis ekde 1934 en Budapeŝto. En 1942 li estis laborservulo, je la komenco de 1945 li iĝis soveta militkaptito. De 1950 ĝis 1958 li estis ĵurnalisto ĉe tagĵurnaloj kaj semajngazetoj. En jaroj 1959-64 li finis la fakon pri reĝisorado en la Színház- és Filmművészeti Főiskola (Altlernejo pri Teatro- kaj Filmarto) de Budapeŝto. En 1964-65 li estis ĉefreferanto en la ministerio pri kulturo, inter 1965-70 legantredaktoro de la gazeto Néphadsereg, de 1970 ĝis sia morto li estis legantredaktoro de la Népszava de Budapeŝto..

Libro redakti

  • Huta a Bakony alján 1878-1978. Riportok, beszámolók a 100 éves Ajkai Üveggyárról -Raportaĵoj pri la vitrofabriko de Ajka- (kune kun Éva Barta, János Székely, Veszprém, 1978).

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon