György Fekete (trafikinĝeniero)

hungara trafikinĝeniero, universitata instruisto

György Fekete [djordj], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Fekete György, estis hungara trafikinĝeniero, altlerneja instruisto.

György Fekete (trafikinĝeniero)
Persona informo
Naskiĝo la  7-an de junio 1919 (nun 1919-06-07)
en Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj Novi Beĉej
Morto la 1-an de septembro 1996
en  Hungario Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo transportation engineer (en) Traduki
universitata instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

György Fekete[1][2] naskiĝis la  7-an de junio 1919 (nun 1919-06-07) en Novi Beĉej (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nuntempe en Serbio), li mortis la 1-an de septembro 1996 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

György Fekete apartenis al la hungara minoritato de la lando. Li studis en teknikuniversitato de Zagrebo (1937–1941), poste en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József, kie li akiris diplomon en 1943. Post la diplomo li batalis en la 2-a mondmilito, inter 1945-1960 li laboris en ministerio, sed en la unuaj 2 jaroj li ankaŭ instruis en la universitato. Inter 1966-1972 li estis vicfirmaestro de la hungara navigado, inter 1966–1971 li ankaŭ insrtruis en Teknologia universitato Dresdeno, hejme ekde 1977 li estis titulara instruisto. Li estis elstara spertulo pri la hungara navigado. Intertempe li kandidatiĝis en 1963, li doktoriĝis en 1971 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1951, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1953 kaj 1960. Li ricevis premiojn inter 1947-2008 (la lastan postmorte).

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • A magyar hajózás története. (1955)
  • Az európai transzverzális nagyhajóút. (1957)
  • A víziközlekedés technikája. (studenta lernolibro, 1962)
  • A víziútfejlesztési ráfordítások hatékonysága. (disertaĵo, 1963)
  • Egyes nemzetközi érdekű közlekedési kérdések komplex bemutatása szinkron-optikai modelleken. (disertaĵo, 1969)
  • Magyar hajózási statisztikai kézikönyv. 1945–1968. (ĉefredaktoro, manlibro, 1971)
  • A Duna menti államok együttműködése a hajózásban. (1984)
  • Az elgondolástól a megvalósulásig. A Duna–Rajna–Majna-víziút. (1991)

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti