FINÁLY György (fina:li) estis hungara kuracisto (kirurgo) naskita en Koloĵvaro la 24-an de aprilo 1874 kaj mortinta en Budapeŝto la 5-an de oktobro 1920.

György Finály
Persona informo
Naskiĝo 24-an de aprilo 1874 (1874-04-24)
en Kluĵo
Morto 5-an de oktobro 1920 (1920-10-05) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Henrik Finály
Frat(in)oj Gábor FinályIstván Finály
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo
vdr

Kariero redakti

György Finály akiris sian diplomon en Koloĵvaro en 1897. Komence li praktikadis ĉe profesoro Leó Davida en la katedro de anatomio, sed sia interesiĝo estis pleje pri la praktika kuracado. Li iĝis kuracisto en la akuŝkliniko Tauffer en Budapeŝto, poste en la Vendel-strata infantrovitejo. Post la akiro de la kirurgikvalifiko li estis kirurg-ĉefkuracisto en la malsanulejo Stefánia Gyermekkórház (Infanmalasanulejo). Li publikis plurajn studojn en la medicinaj fakrevuoj.

Fonto redakti

  • Magyar Életrajzi Lexikon.