György Giczy [djordj gici], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Giczy György Antal estas hungara ĵurnalisto, politikisto, parlamenta deputito, partiestro.

György Giczy
Persona informo
Naskiĝo 17-an de aŭgusto 1953 (1953-08-17) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

György Giczy[1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1953 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Giczy maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1971, poste li akiris teologian diplomon en Katolika Teologia Akademio en la sama urbo en 1977. Post la diplomo li havis posteneton en redaktejo de katolika gazeto. En 1982 li iĝis teologia doktoro, en la sekva jaro li akiris diplometon pri ĵurnalismo. Li kontribuis en pluraj katolikaj gazetoj. Li komencis politikadi en 1988, post 2 jaroj li estis elektita parlamentano. En 2001 li forlasis la politikon pro internaj konfliktoj. Li edziĝis en 1984, lia edzino naskis 2 gefilojn en 1984 kaj 1986.

Elektitaj artikoloj redakti

  • A 16. sz. antitrinitarizmus mozgalmairól. Beszélgetés Dán Róberttel.
  • Örök emlékezetre szép emléket hagyok
  • A felvilágosodás kori újhéber irodalom jelentősége

Libro redakti

  • Lépésváltás. Kereszténység és demokrácia (1993)

Lia disertaĵo redakti

  • Törvénytisztelet és messianizmus a Talmudban és a középkori zsidó-keresztény disputákban (1982, apero en 1993)

Fontoj redakti

Referencoj redakti