György Gonda (politikisto)

György Gonda [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gonda György estis hungara juristo, politikisto, altlerneja instruisto, parlamenta deputito, subministro. Lia origina kaj plena nomo estis Geiszler Miklós György ĝis 1946.

György Gonda
Persona informo
Naskonomo Geiszler Miklós György
Naskiĝo 31-an de aŭgusto 1923 (1923-08-31)
en Szombathely
Morto 26-an de decembro 2000 (2000-12-26) (77-jaraĝa)
en Szombathely
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistojuristoinstruisto
vdr

György Geiszler[1] naskiĝis la 31-an de aŭgusto 1923 en Szombathely (laŭ alia informo en Ostffyasszonyfa), li mortis la 26-an de decembro 2000 en Szombathely.

Biografio redakti

György Gonda devenis el juda familio. Li maturiĝis en komerca mezlernejo en Szombathely en 1941, poste 2 jaroj li akiris diplometon pri oraĵisto. Li komencis labori en Nagykanizsa, sed en 1944 li estis trudlaboristo. Iom poste li rifuĝis kaj kaŝiĝis. Depost fino de la naziismo li aliĝis al la komunistoj, kie li ricevis plurajn taskojn kaj postenojn. Li frekventis ankaŭ kursojn pri la komunismo. Li studis en Ekonomia Universitato de Budapeŝto ( 1952–1955) kaj en Universitato de Pécs (1962–1965), eĉ li doktoriĝis en 1965. Intertempe inter 1952-1957 li havis altajn postenojn en pluraj ministerioj. Li daŭre restis fidela al komunistoj aŭ socialistoj. Inter 1963 kaj 1980 li estis parlamentano, inter 1978-1984 li estis subministro, sed ankaŭ li havis diversajn partiajn kaj ŝtatajn postenojn. Li pensiuliĝis en 1984, tamen inter 1985–1990 li instruis en Pedagogia Altlernejo Dániel Berzsenyi. Li ricevis premiojn inter 1976-2000.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti