György GULÁCSY (laŭ kutima hungara sinsekvo GULÁCSY György [gula:ĉi]) (naskiĝis la 8-an de januaro 1908 en Hungara reĝlando en Nagykároly (nuntempa Carei en Rumanio); mortis la 9-an de januaro 1979 en Budapeŝto, Hungario) estis hungara advokato, politikisto.

Biografio redakti

György Gulácsy akiris doktoradon pri jur- kaj ŝtatscienco en Universitato de Budapeŝto kaj li estis advokato en Nyíregyháza, poste de 1937 en Budapeŝto. De 1931 li estis membro de etbienula partio, de 1936 ties tutlanda prokuroro. Li partoprenis en la kontraŭstara movado. De 1945 ĝis 1947 li estis deputito, politika ŝtatsekretario en la ministerio por internaj aferoj. De aŭgusto 1947 li estis ambasodoro en Ankaro, sed en aprilo li abdikis. Li vivis en Turkio, Libano, Francio, poste en Sud-Ameriko. Li revenis en Hungarion en 1963 kaj li laboris interalie en redakcio de revuo Magyar Szemle.

Fontoj redakti