György Haraszti [djordj harasti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Haraszti György estis hungara juristo pri internacia juro, altlerneja instruisto.

György Haraszti
Persona informo
Naskonomo Haraszti György Mihály
Naskiĝo 7-an de januaro 1912 (1912-01-07)
en Budapeŝto
Morto 26-an de novembro 1980 (1980-11-26) (68-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Edz(in)o Marianna Takács
Okupo
Okupo juristo
vdr

György Haraszti[1] naskiĝis la 7-an de januaro 1912 en Budapeŝto, li mortis la 26-an de novembro 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Haraszti devenis el juda familio. Li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1933, poste li estis la unua hungara studento kun stipendio en jura akademio en Hago, fine li akiris juĝan kaj advokatan diplomojn en Budapeŝto en 1938. Jam ekde 1933 li estis advokato-kandidato, sed pro la kontraŭjudaj leĝoj li ne povis esti membro en la advokata ĉambro. Inter 1938–1948 li estis jura konsilisto, sed intertempe plurfoje li estis trudlaboristo (1940–1944). Li havis postenon en pluraj ministerioj inter 1948-1950, poste li estis forigita. Li estis bibliotekisto en Tutlanda Biblioteko Széchényi 2 jarojn kaj ekde 1952 li komencis instrui en la menciita universitato. Li estis katedrestro inter 1968 kaj 1980, sed inter 1960–1967 li estis same katedrestro en Universitato de Pécs. Li kandidatiĝis en 1957 kaj doktoriĝis en 1969 ĉe la Hungara Scienca Akademio. Li ricevis 2 premiojn en 1996 kaj 2003. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1945 kaj 1950.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Felvételi igényünk az Egyesült Nemzetek Szervezetébe (1950)
  • Az osztrák államszerződés és Ausztria nemzetközi jogi helyzete (1955)
  • A Nemzetközi Bíróság joggyakorlata. 1946-1956 (1958)
  • Hugo Grotius: A háború és a béke jogáról (1960, 1999, kuntradukisto)
  • Az ENSZ válsága a nemzetközi jog tükrében (1965)
  • A nemzetközi szerződések megszűnése (monografio, 1973)
  • Treaties and the Fundamental Change of Circumstances. (Leyden, 1975)
  • Nemzetközi jog (studenta lernolibro, 1976, 1979, 1982, 1983, 1985, 1989)

Liaj disertaĵoj redakti

  • Nemzetközi szerződések értelmezésének alapvető kérdései (ankaŭ monografio, 1965)
  • A magyarországi zsidóság rövid története a kezdetektől az ortodoxia és neológia szétválásáig (2004)

Fontoj redakti

Referencoj redakti