György Horváth [djordj horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth György estis hungara bestokuracisto, altlerneja instruisto.

György Horváth
Persona informo
Naskiĝo 20-an de julio 1928 (1928-07-20)
en Nagykanizsa
Morto 9-an de oktobro 2008 (2008-10-09) (80-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Veterinara Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo akademiulo • universitata instruisto • bestokuracisto
vdr

György Horváth[1] naskiĝis la 20-an de julio 1928 en Nagykanizsa, li mortis la 9-an de oktobro 2008 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Horváth maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris bestokuracistan diplomon en veterinara fakultato de Agrikultura Universitato en 1951. En la sama jaro li edziĝis. Post la diplomo li instruis en la fakultato 4 jardekojn. Intertempe la fakultato rericevis sian sendependecon kiel Veterinara Universitato de Budapeŝto. Ekde 1957 li estis docento, ekde 1978 profesoro ĝis la pensiuliĝo en 1991. Li estis vicrektoro inter 1981-1984. Li kandidatiĝis en 1962 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro fokusiĝis pri la akuŝado, krome li havis ankaŭ privatan bestokuracejon depost la pensiuliĝo. Li ricevis plurajn premiojn. Lia edzino naskis filinon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Állatorvosi terápiás útmutató
  • A tőgygyulladás elleni védekezés
  • A kutya és macska betegségei, egészségvédelme
  • A szarvasmarha-egészségtan

Fontoj redakti

Referencoj redakti