György Kárpáti [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kárpáti György, laŭ uzata formo en Kanado George Karpati estis hungara-kanadana kuracisto, biologo, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (2004), membro de Kanada Scienca Akademio (1999).

György Kárpáti
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1934 (1934-05-17)
en Debrecen
Morto 6-an de februaro 2009 (2009-02-06) (74-jaraĝa)
en Montrealo
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco KanadoHungario
Okupo
Okupo neŭrosciencisto • neŭrologo • kuracisto • universitata instruisto
vdr

György Kárpáti [1][rompita ligilo] naskiĝis la 17-an de majo 1934 en Debrecen. Li mortis la 6-an de februaro 2009 en Montrealo.

Biografio redakti

György Kárpáti devenis el juda familio. Dum la 2-a mondmilito li estis deportita al Vieno tiam apartenanta al Germanio. Hejmenveninta li vivis en Hungario ĝis la revolucio en 1956, poste li migris al Kanado. En 1960 li ricevis diplomon Halifax, poste li plulernis en Detrojto. Reveninta al Montrealo li havis postenon en instituto, kie li esploris, krome li apartenis al la universitato. Li okupiĝis pri nervoj kaj muskoloj. Li ricevis 3 kanadajn premiojn inter 2001-2006.

Verkaro (elekto) redakti

  • Pathology of skeletal muscle (1984)
  • Myoblast transfer therapy (1990)
  • Disorders of voluntary muscle 2001)
  • Az izombetegségek alapjai és modern szemlélete (2001)

Fontoj redakti