György Kerényi [djordj kerEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kerényi György estis hungara komponisto, korusestro, redaktoro, muziklerneja instruisto.

György Kerényi
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1902 (1902-03-09)
en Csorna
Morto 30-an de decembro 1986 (1986-12-30) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Memorigilo György Kerényi
Okupo
Okupo komponisto
vdr
Memortabulo pri György Kerényi

György Kerényi [1] naskiĝis la 9-an de marto 1902 en Csorna, li mortis la 30-an de decembro 1986 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Kerényi akiris filozofian kaj muzikan diplomojn en Scienca Universitato Péter Pázmány, respektive en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo en 1925. Lia muzika majstro estis Zoltán Kodály. Post siaj studoj li instruis en muziklernejo en Győr, gvidis korusojn, kontribuis en la loka gazeto, fine li kolektis popolkantojn. Ekde 1930 li vivis en Berlino, respektive en Romo helpe de stipendioj. Hejmenveninta en 1933 li redaktis muzikan revuon, ekde la sekva jaro ankaŭ kolektis popolkantojn kaj laboris en muzikscienca instituto ĝis 1970. Li partoprenis en redaktadoj de pluraj lernolibroj pri muziko.

Elektitaj komponaĵoj redakti

  • Márk passió, A séta 200 bicinium, Gyermekkarok (1928)
  • Kilenc leánykar (1929, 1939)
  • Kétágú síp (1934)

Elektitaj muzikaj kontribuoj redakti

  • A magyar jambus-dallamok ritmusa (disertaĵo, 1925)
  • Elsüllyedt falu a Dunántúlon (1936)
  • A regős ének magja (1953)
  • Megy a kosár (1957)
  • Zsidó zene, magyar népzene (1969)
  • Kodály és Berzsenyi (memorlibro, 1976)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti