György Kozmann (kanuisto)

György Kozmann [djordj kozman], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozmann György estas hungara kanuisto, olimpiano, politikisto.

György Kozmann (kanuisto)
György Kozmann (kanuisto) maldekstre en 2011 dum speciala ekzercado per sago
György Kozmann (kanuisto) maldekstre en 2011 dum speciala ekzercado per sago
Persona informo
Naskiĝo 23-an de marto 1978 (1978-03-23) (46-jaraĝa)
en Szekszárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Altlernejo Dénes Gábor
Okupo
Okupo kanuisto • loka politikisto
vdr

György Kozmann (kanuisto)[1] naskiĝis la 23-an de marto 1978 en Szekszárd.

Biografio redakti

György Kozmann (kanuisto) akiris licencojn pri maŝinisto en 1996 kaj 2001 kun maturiĝo. Li akiris diplomon en Altlernejo Dénes Gábor en 2014. Li laboris ekde 2008 en ŝtata elektra entrepreno. En 2014 li estis elektita urbestrarano en Paks, kie li vivis, sed en la la sekva jaro ricevis altan postenon en la ministerio. Lia edzino naskis filinon. Li ricevis ŝtatajn premiojn en 2004 kaj 2008.

Sporta kariero redakti

György Kozmann (kanuisto) komencis kanuadi en sportklubo de Paks sur la Danubo. Ĝis 2008 lia partnero en kanuo estis György Kolonics, poste (pro morto de Kolonics Tamás Kiss (kanuisto). Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2008 kun po unu bronzaj medaloj duope, krome en mondĉampionumoj li estis la unua kvinfoje inter 2001-2007 duope aŭ kvarope.

Lia libro redakti

  • Koló árnyékában (2008, rememora romano pri Kolonics)

Vidu, aŭdu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti