György Krámer
György Krámer [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Krámer György estis hungara baletisto, koreografo, reĝisoro.
György Krámer | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de septembro 1956 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Hungara Dancarta Altlernejo (–1979) ![]() |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto koreografo ![]() |
György Krámer[1][2] naskiĝis la 19-an de septembro 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Krámer estis edukita en Sajóbábony, ekde 1964 en Miskolc. Inter 1970-1979 li studis en Ŝtata Baleta Instituto. Post la diplomo en 1979 li aliĝis al baleta trupo de Győr (ĝuste tiam fondita). En 1984 li forlasis la trupon kaj iĝis sendependa baletisto kaj koreografo, li havis taskojn ekzemple en Nacia Teatro (Pécs), en 1987 li dancis en Greklando, en la sekva jaro en Israelo. En 1989 li estis nomumita baletestro en Szeged. Inter 1991-2001 li apartenis al Teatro Petőfi (Veszprém), kie li estis ĉefkoreografo, baletisto, eĉ reĝisoro. En la 2000-aj jaroj li havis taskojn en Nacia Teatro (Miskolc). Li ricevis premiojn inter 1992-2021.
Liaj baletaj roloj (elekto)
redakti- Iván Markó:
- Stációk - magiisto
- József és testvérei - ĉefrolo
Liaj koreografiaĵoj (elekto)
redakti- Tim Rice - Andrew Lloyd Webber: Jesus Christ Superstar (1986, Szeged)
- Támad a szél (1988)
- Exodus (1992)
Liaj reĝisoraĵoj (elekto)
redakti- László Dés: A dzsungel könyve
- Lev Tolstoj: Legenda a lóról (2001, Veszprém)
- Gábor Presser-Tibor Déry: Képzelt riport egy amerikai popfesztiválról
Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)
redakti- Linda (1986) - dancisto
- Sakálok (1988) - scenaristo
- József és testvérei (2000) - Putifar