KULIN György estis hungara astronomo. Li naskiĝis en Nagyszalonta la 28-an de januaro 1905 kaj mortis en Budapeŝto la 22-an de aprilo 1989. lia parenco estis Ferenc Kulin.

György Kulin
Persona informo
Naskiĝo 28-an de januaro 1905 (1905-01-28)
en Salonta
Morto 22-an de aprilo 1989 (1989-04-22) (84-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Subskribo György Kulin
Memorigilo György Kulin
Okupo
Okupo astronomo • sciencfikcia verkisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Biografio redakti

György Kulin akiris instruistdiplomon en Budapeŝto pri matematiko-fiziko en 1932. Ekde 1935 li laboris en Sváb-hegy en Csillagvizsgáló Intézet (Astroesplora Instituto). Li malkovris preskaŭ duoncent planedeton. En nia sunsistemo li donis nomojn al 12 astroj. Du kometoj portas lian nomon. En 1943 li organizis en la Természettudományi Társulat (Naturscienca Societo) la amatoran astroesploran sekcion. Post la dua mondmilito li establis la ligon Magyar Csillagászati Egyesület (Hungara Astra Ligo). En 1947 li iĝis la gvidanto de la unua popola astroesplorejo, de Uránia. Ekde 1949 ĝis 1953 li estis instruisto en Újpest. Ekde 1953 ĝis sia pensiuliĝo li estis la direktoro de Uránia. En 1963 li fondis la Amikan Rondon de Astronomio. Li estis redakciano ĝis sia morto de la sciencpopulariga gazeto Élet és Tudomány. Kun Gedeon Róka li redaktis la Csillagászati Kisenciklopédia (1969). Li verkis ankaŭ sciencfikciajn romanojn sub pseŭdnimo Qu. G. Lynn.

Verkoj redakti

  • A távcső világa (Bp., 1941, en pluraj eldonoj);
  • Csillagászat-az atom korszakában (kun Kolbenheyer Tibor, Bp., 1946);
  • A csillagászat problémái (Bp., 1947);
  • Az élet csillagászati feltételei (Bp., 1940;
  • A kis csillagász távcsöve (Bp., 1961);
  • Hogyan készítsünk távcsövet, mikroszkópot? (Bp., 1962);
  • Az ember és a világmindenség (Bp., 1963);
  • A világegyetem (kun Róka Gedeon, Bp., 1965);
  • Színes világegyetem (kun Kolozsváry György, Bp., 1965);
  • Mit mondanak a csillagok? (Bp., 1976).

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti