György Lakatos [djordj lakatoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lakatos György estas hungara fagotisto, muziklerneja kaj altlerneja instruisto. Lia fratino estas Ágnes Lakatos.

György Lakatos
György Lakatos
György Lakatos
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1960 (1960-09-03) (63-jaraĝa)
en Kalocsa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo fagotisto
vdr

György Lakatos[1] naskiĝis la 3-an de septembro 1960 en Kalocsa.

Biografio redakti

György Lakatos interesiĝis pri ĉiuspecaj muzikoj dum la lernejaj jaroj. Li aĝis 17, kiam en Kalocsa ĝuste mankis fagotisto, tial li eklernis tiun instrumenton. Li studis lernojaron en muzikarta mezlernejo en Budapeŝto, poste li akiris diplomon en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt en 1986. Liaj plej gravaj instruistoj estis Gábor Janota kaj László Hara (pli aĝa). Jam pli frue li estis fagotisto en la Budapeŝta Ŝtata Operejo (1983–2009, ekde 1985 primara fagotisto) kaj ankaŭ en multe da aliaj orkestroj (fagotisto malofte havas rolon en la muziko). Dum la studentaj jaroj ĝis 1987 li instruis en muziklernejoj. En 1987 li havis akcidenton, lia piedo preskaŭ perdiĝis, resume okazis 22 kirurgaj operacioj dum 3 jaroj. Post la parta resaniĝo li ekinstruis en la Muzikarta Altlernejo, iom poste li estis katedrestro kaj docento. En 1997 li ricevis stipendion en Parizo, en 2011 li fondis kvarteton. Li recitalis en Eŭropo kaj Usono. Li ricevis premiojn inter 1984-2012. Li havas edzinon, kiu naskis 2 filinojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti