György Mailáth (1752-1821)

György Mailáth [djordj majlAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mailáth György estis hungara reĝa oficisto. Lia nobela antaŭnomo estis székhelyi [sEkheji], lia familia nomvarianto estis Majláth, lia patro estis József Mailáth, lia filo estis la samnoma György Mailáth (1786 - 1861).

György Mailáth
György Mailáth
György Mailáth
Persona informo
Naskiĝo la  20-an de julio 1752(nun 1752-07-20)
en Hungario Nagykereskény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Morto la 19-an de februaro 1821
en Hungario Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio)
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano György Mailáth
Okupo
Okupo politikistojuristo
vdr

György Mailáth[1] naskiĝis la 20-an de julio 1752 en Nagykereskény (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Krškany en Slovakio), li mortis la 19-an de februaro 1821 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio).

Biografio redakti

György Mailáth aliĝis al la jezuitoj en sia aĝo 15 kaj li estis membro ĝis ĉeso de la ordeno en 1773. Li revenis al la profana vivo kaj li akiris juran diplomon, poste li havis diversajn jurajn postenojn. Ekde 1781 li estis prokuroro, baldaŭ juĝisto, ekde 1792 li havis plurajn kortegajn postenojn, samtempe li ofte partoprenis en la hungara parlamento en Pozono. Ekde 1811 li estis departementestro de Tolna (historia departemento). Li ricevis reĝan premion en 1807. Li edziĝis dufoje, lia dua edzino naskis filon en 1786.

Elektitaj kontribuoj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti