MAKÓ György [mako:] estis hungara soldato, ĉefkapitano de Háromszék naskiĝinta en Orbaitelek en la dua parto de la 16-a jarcento kaj mortinta en Braŝovo la 17-an de julio 1603.

Biografio redakti

Georgo Makó batalis sukcese kontraŭ reginto Andreo Báthori en la batalo de Schellenberg la 28-an de oktobro 1599 kiel unu el komandantoj de vojvodo Mikaelo de Valaĥio. Je la komenco de 1600 li alipartiiĝis de Mikaelo kune kun la loĝantaro de Háromszék. Li havis rolon la 18-an de septembro 1600 en la malvenko de Mikaelo ĉe Miriszló. En 1602 la landkunveno de Lécfalva oni donacis al li bienojn de Bölön, Szentivánlaborfalva. En printempo de 1603 kiel komandanto de reginto Moseo Székely li malvenkis la rabadintajn hajdukojn de Georgo Basta ĉe Beszterce. La 17-an de julio 1603 li mortis kune kun la reginto ĉe Braŝovo en valo Alabor en batalo kontraŭ vojvodo Radu Șerban de Valaĥio.

Fonto redakti