György Maróthi
György Maróthi [djordj marOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maróthi György estis hungara matematikisto, profesoro, korusestro.
György Maróthi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de februaro 1715 en Debrecen |
Morto | 16-an de oktobro 1744 (29-jaraĝa) en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | komponisto edukisto matematikisto muzikinstruisto astronomo |
György Maróthi [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1715 en Debrecen. Li mortis la 16-an de oktobro 1744 en Debrecen.
Biografio
redaktiGyörgy Maróthi lernis en sia naskiĝurbo, poste li studis inter 1732 kaj 1738 en universitatoj de Bazelo, Zuriko, Berno, Groningen. Hejmenveninta li instruis en kolegio (komprenu altlernejo) de Debrecen, li faris moderna la instruadon laŭ la eksterlandaj spertoj. Ekde 1740 li gvidis ankaŭ la kolegian koruson. Li okupiĝis ankaŭ pri teorio de muziko, hungara faklingvo.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A szent historiának summája… (1735, 1745, 1753, 1758, 1764) – tradukaĵo
- Psalterium (1740) – lia aldonaĵo estas la unua hungarlingva muzikteoria verko
- Arithmetica vagy Számvetésnek Mestersége (1743, 1763, 1782)
- A’ ‘Soltároknak Négyes Notájik… (1743) - la unua hungara kvaralda psalmaro
- Harmonikus Soltár avagy az éneklés mesterségéről (1756)
- diversaj lernolibroj kaj studoj pri la moderna instruado