György Pálos
György Pálos [djordj pAloŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pálos György estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia origina familia nomo estis Patrovits [patroviĉ].
György Pálos [1] naskiĝis la 8-an de majo 1920 en Budapeŝto, li mortis la 3-an de januaro 1970 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Pálos frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris diplomon en Teatra Akademio en 1940. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Nacia Teatro (Szeged), sed iom poste li soldatiĝis. Post la militkaptiteco li povis hejmenveni nur en 1948, poste li apartenis al Operetoteatro (Budapeŝto), ekde 1952 al Teatro de Hungara Armeo. En 1962 li malsanuliĝis, post 3 jaroj la kuracistoj jam malpermesis la teatran aktoradon. Ĝis sia morto li ricevis rolojn en la Hungara Radio, krome li estis dublada aktoro. Li ricevis 3 premiojn inter 1958-1968. Lia edzino estis Magda Olthy.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- George Bernard Shaw: Saint Joan - Dauphin
- Lev Tolstoj: Milito kaj paco - Napoleono
- Jenő Heltai: A néma levente - reĝo Matiaso
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Surveturo - Bendics (1955)
- Tegnap (1959)
- La kaporalo kaj la aliaj - Szíjjártó István (1965)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Willi Forst, Henry Daniell kaj aliaj [2]
- hungaraj voĉoj en desegnofilmoj
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto
- [3]
- hungarlingva biografio kun fotoj Arkivigite je 2017-04-08 per la retarkivo Wayback Machine