György Palásthy [djordj palAŝti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Palásthy György estis hungara reĝisoro, scenaristo.

György Palásthy
György Palásthy (meze)
György Palásthy (meze)
Persona informo
Naskonomo Palásthy György
Naskiĝo la  12-an de januaro 1931(nun 1931-01-12)
en Hungario Esztergom (Hungario)
Morto la 16-an de aprilo 2012
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Infano Bea Palásthy
Okupo
Okupo filmreĝisoroscenaristo
vdr

György Palásthy [1] naskiĝis la 12-an de januaro 1931 en Esztergom, li mortis la 16-an de aprilo 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Palásthy akiris filmreĝisoran diplomon en Teatra Altlernejo en 1954, poste li estis vicreĝisoro en filmoproduktejo. Li laboris komence apud Viktor Gertler, Márton Keleti kaj Félix Máriássy. Li debutis kiel scenaristo de filmo ’’Kölyök’’ en 1959. Ekde la sekva jaro li laboris ankaŭ al la Hungara Televizio, lia unua memstara reĝisora laboro okazis en 1961. Post jaroj li komencis okupiĝi pri junularaj filmoj, dum la socialismo li iĝis la plej konata prijunulara reĝisoro. Li ricevis premiojn en 1970, 1977 kaj 2001. Li edziĝis en 1962, li havis 3 gefilojn. Li ricevis 5 premiojn inter 1970-2001.

Elektitaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Nuda diplomato (1963)
  • Hahó, Öcsi! (1971)
  • Az élet muzsikája (1985)
  • ’’Retúr’’ (ankaŭ scenaristo, 1997)
  • ’’Szalmabábuk lázadása’’ (1991)

Elektitaj televidfilmaj reĝisoraĵoj redakti

  • Bors (serio, 1968)
  • Vakáció a halott utcában (1979)
  • Gül baba (1989)

Elektitaj scenarlibroj redakti

  • Alba Regia (1961)
  • Tilos a szerelem (1965)

Fontoj redakti