György Pogány
György Pogány [djordj pogAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pogány György estis hungara operkantisto (tenoro). Lia origina familia nomo estis Putzer ĝis 1903.
György Pogány | |
---|---|
György Pogány | |
Persona informo | |
Naskonomo | Putzer György |
Naskiĝo | 26-an de marto 1882 en Pécs |
Morto | 27-an de marto 1924 (42-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | sepso |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt |
Familio | |
Edz(in)o | Margit Andrejka |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
György Putzer[1] baptiĝis la 26-an de marto 1882 en Pécs, li mortis la 27-an de marto 1924 en Budapeŝto.
Biografio redakti
György Pogány akiris diplomon en Hungara Reĝa Muzikakademio en 1905. Lia konata debuto estis en Berno en 1909, en Budapeŝto en 1911 en Népopera. En 1913 li kantis en Hamburgo, Berlino kaj Operejo Garnier, poste li hejmenvenis pro la 1-a mondmilito. En la teatra jaro 1920 li estis membro de Reĝa Operejo de Budapeŝto, sed kiel gasto, li kantis tie jam pli frue. Lastfoje li estis aŭdebla en Népopera en 1924.
Li edziĝis en 1912.
Lia repertuaro (elekto) redakti
- Georges Bizet: Carmen (opero) — Don José
- Ferenc Erkel: Bánk bán (opero) — titolrolo
- Károly Goldmark: Sába királynője — Asszád
- Charles Gounod: Faŭsto (opero) — titolrolo
- Camille Saint-Saëns: Ŝimŝono kaj Dalila — vira titolrolo
- Giuseppe Verdi:
- Il trovatore – Manrico
- Aida — Radamès
- Richard Wagner:
- Tannhäuser (opero) — titolrolo
- Lohengrin — titolrolo