György Rákóczi la 1-a

I. RÁKÓCZI György estis princo de Transilvanio. Li naskiĝis la 8-an de junio 1593 Szerencs kaj mortis en Gyulafehérvár la 11-an de oktobro 1648.

György Rákóczi la 1-a
Princo de Transilvanio
Regado 16301648
Antaŭulo Stefano Bethlen
Sekvanto Georgo Rákóczi la 2-a
Persona informo
Naskiĝo 8-an de junio 1593 (1593-06-08)
en Szerencs
Morto 11-an de oktobro 1648 (1648-10-11) (55-jaraĝa)
en Alba Iulia
Tombo Katedralo de Sankta Mikaelo vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Familio
Dinastio Rákóczi vd
Patro Sigmundo Rákóczi vd
Patrino Anna Gerendi vd
Gefratoj Erzsébet Rákóczi • Pál Rákóczi • Zsigmond Rákóczi vd
Edz(in)o Suzanna Lorántffy vd
Infanoj Georgo Rákóczi la 2-aSigismondo Rákóczi vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

György Rákóczi la 1-a estis la plej riĉa protestanta magnato de Supra Hungarujo. Komence li estis kapitano de Ónod, poste ekde 1615 prefekto de Departemento Borsod. La 26-an de novembro 1630 oni elektis lin reganto en landkunveno de Segeŝvaro. Li reprenis la bienojn fiskajn, kiuj iĝis privatpropraĵoj, ĉesigis la potencon de grandbienuloj, konfiskis iliajn bienojn kaj pliriĉigis per ili sian propran havaĵon. Al tiu bieno bazigis li sian fortmanan regadon. Lige kun svedoj kaj francoj partoprenis en tridekjara milito kaj por rajtoj de hungaruja superularo kaj religilibereco militis kontraŭ Ferdinando la 3-a. Li okupis Felvidék, aliĝis al sveda armeo por marŝi kontraŭ Vieno, sed la sultano malpermesis lian manovron. La 16-an de septembro 1645 en packontrakto de Linz la reĝo transdonis al li ĝis lia morto sep departementojn. Dum sia regado Transilvanujo progresis pace. Li faris multon kune kun sia edzino Zsuzsanna Lorántffy por sia eklezio kaj prosperado de lernejinstruado, sed estis malamikema al puritanismo, al unitarisma eklezio kaj precipe al sabatistoj.

Antaŭe:Princo de TransilvanioPoste: 
Stefano Bethlen16301648Georgo Rákóczi la 2-a

Bibliografio redakti

  • Szilágyi Sándor: I. R. Gy. (Magy. Tört. Életr. 23. Bp., 1893.);
  • Imre Lukinich: I. R. Gy. és a lengyel királyság (Bp., 1917);
  • I. R. Gy. birtokainak gazdasági iratai (kiadta Makkai László, Bp., 1954).

Fonto redakti