György Ránki
György RÁNKI [djordj rAnki], hungare Ránki György estis hungara komponisto.
György Ránki naskiĝis la 30-an de oktobro 1907 en Budapeŝto, mortis la 22-an de majo 1992 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Ránki studis en Muzikarta Altlernejo Ferenc Liszt inter 1926-1930 en Budapeŝto, kie li lernis komponadon de Zoltán Kodály, poste li studis la popolmuzikon helpe de László Lajtha. Post la 2-a mondmilito li plenumis gravan muzikan postenon ĉe la Hungara Radio, poste li vivis du jarojn en Londono kaj Parizo. Hejmenveninta li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de la muziko. En 1954 li ricevis premion Kossuth kaj precipe poste ankaŭ aliajn premiojn.
Verkoj (elekto)
redakti- Pomádé király új ruhája (Nova vesto de reĝo Pomádé), opero laŭ fabelo de Hans Christian Andersen, 1953
- Az ember tragédiája (La Tragedio de l' homo), opero laŭ Imre Madách, 1970
- A holdbéli csónakos (La boatisto de la Luno), opero laŭ verko de Sándor Weöres, 1979
- Muzsikus Péter Hangszerországban (Muzikisto Petro en Muzikilolando), porinfana opero kun teksto de József Romhányi
- 1944 Cantus urbis, oratorio
- Ének a városról, oratorio 1972
- Káin és Ábel, oratorio 1992
- Cirkusz (Cirko), baleto aŭ danca dramo, 1965
- Pázmán lovag, baleto
- simfonioj kaj aliaj muzikaĵoj
- 50 da akompanaj muzikoj por filmoj
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Budapeŝto
- arta lernejo de Ráckeve prenis la nomon Ránki György
Fontoj
redakti- Hungara Vikipedio