György Szántó (kuracisto)

György Szántó [djord sAntO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szántó György estis hungara kuracisto, kirurgo, traŭmatologo, profesoro.

György Szántó [1] naskiĝis la 31-an de julio 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de septembro 1982 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Szántó akiris kuracistan diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1931, poste li akiris diplomojn pri kirurgio kaj dentkuraco. Dum la studentaj jaroj li laboris en universitata medicina instituto, poste en la kirurgia kliniko, ekde 1936 en hospitalo pri judoj. Inter 1945 kaj 1951 li denove laboris en la kliniko, fine en rango docento, poste li estis ĉefkuracisto de la armeo. Ekde 1957 li estis kuracisto-kolonelo en traŭmatologia instituto. Li ekinstruis en la universitato en 1962, krome li estis katedrestro. En 1980 li ricevis premion.

Fontoj redakti