György Szénás [djordj sEnAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szénás György estis hungara geologo, geofizikisto, profesoro.

György Szénás [1] naskiĝis la 15-an de septembro 1921 en Mátészalka. Li mortis la 19-an de decembro 1974 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Szénás akiris ekonomian diplomon en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1944, poste geologian diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1950. Inter 1949 kaj 1974 li laboris en la geofizika instituto en Budapeŝto, kie li okupiĝis pri sismaj movoj kaj geofizikaj mezuradoj. En 1966 li doktoriĝis pri geologio. Li estis nomumita titulara profesoro en Universitato Loránd Eötvös, krome li estis gastoprofesoro unu jaron en Montrealo.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Szeizmikus mérések a feltalajkutatásban (1955) - kun aliaj
  • Geofizikai teleptan. A geofizikai kutatómódszerek alkalmazása (1958)
  • A magyar medence sajátos geofizikai alkata (1964)
  • The evolution and crystal structure of the Carpathian Basin (1969)
  • Geofizika (1975; ankaŭ angle)

Fontoj redakti