György Szabó (ministro)

hungara politikisto

György Szabó [djordj sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó György estas hungara politikisto, ministro, parlamentano, ekonomikisto.

György Szabó [1] naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1947 en Miskolc.

Biografio redakti

György Szabó abiturientis en sia naskiĝurbo en 1965, poste li akiris diplomon en Ekonomia Universitato pri Marx Károly en 1972, fine li plulernis en politika altlernejo. Pli frue ekde 1972 li daŭre havis taskojn kun postenojn en diversaj municipoj. Li aliĝis al la komunistoj en 1979, poste li ricevis ankaŭ partiajn taskojn kaj postenojn. En 1989 li estis nomumita partiestro de Borsod-Abaúj-Zemplén. Li estis parlamenta deputito inter 1990 kaj 1998 (kun interrompo inter 1991-1994). Li estis ministro pri sano en la jaroj 1995 kaj 1996. Tio estis granda surprizo, ja estis kutimo, ke ministro pri sano estas kuracisto. Tiutempe post pakaĵo de Lajos Bokros ne estis kuracisto por tiu ĉi posteno.

Li edziĝis en 1971 baldaŭ havanta 2 filojn.

Fontoj redakti