SZABAD György [sabad] estas hungara historiisto, politikisto, membro (korespondanta en 1982, ordinara en 1998) de Hungara Scienca Akademio. Li naskiĝis en Arad (Rumanio) la 4-an de aŭgusto 1924, mortinta la 3-an de julio 2015.

Kariero redakti

György Szabad post maturecekzameno en 1942 ne estis akceptita kiel juddevenulo en universitaton laŭ la kontraŭjuda leĝo. Ĝis 1944 li estis ĝardenista metilernanto. Li estis dufoje laborkampulo. Li akiris diplomon pri historio en ELTE en 1950. De 1949 li laboris en la Hungara Landa Arkivejo, poste li lekciis en ELTE de Budapeŝto. En 1956 li iĝis docento, en 1970 universitata profesoro. Inter 1990 kaj 1994 li estis prezidanto de la Hungara Landkunveno. Lia esplorkampo estis antaŭ 1956 la hungara ekonomia kaj socia evoluo, postsekve la naciaj kaj demokratiaj klopodoj dum la burĝa transformiĝo.

Fonto redakti

  • Hungara vikipedio

Eksteraj ligiloj redakti