György Szluha [djordj sluha], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szluha György Demeter estis hungara katolika pastro, monaĥo, abato. Lia nobela antaŭnomo estis verbói.

György Szluha
György Szluha
György Szluha
Persona informo
Naskiĝo 6-an de aŭgusto 1746 (1746-08-06)
Morto 21-an de oktobro 1820 (1820-10-21) (74-jaraĝa)
en Szekszárd
Lingvoj hungaralatina
Okupo
Okupo pastromonaĥo • instruisto
vdr

György Szluha[1] naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1746 en Alsópaty, li mortis la 21-an de oktobro 1820 en Szekszárd.

Biografio redakti

György Szluha aliĝis al la paŭlana ordeno en 1764, post 4 jaroj li estis subdiakono, en 1769 diakono en Pécs. Li studis teologion en la sama urbo, baldaŭ li pastriĝis. En 1782 la ordeno estis malpermesita, tial li instruis 13 jarojn en Sátoraljaújhely kaj Várad. Ekde 1792 li estis pastro de Szekszárd. En tiu periodo estis konstruita impona baroka Preĝejo Ĉieliro de Jesuo (Szekszárd). Baldaŭ li estis abato en Madocsa. Li estis ankaŭ honorjuĝisto en Tolna (historia departemento).

 
Preĝejo de Szekszárd

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Pásztori játékban leábrázolt örvendetes köszöntés, ... (1781)
  • Öröm Versek, mellyeket midőn a Mélt. Széki Teleki Domonkos úrfi ditső szüléinek ... (1785)
  • Puncta et animadversiones, pro rei litterariae per inclitum regni Hungariae ... (1790)
  • Dissertati de censura librorum ... (1791)
  • Magyarországnak első sz. királya és apostola ditsőséges Szent István ... (1798)
  • Compendium historiae sacri reliligiosi ac proprie Hungariae ord. S. Pauli eremitae ... (1804)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti