VASTAGH György [vaŝtag] estis hungara skulptisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 18-an de septembro 1868 kaj mortis en Budapeŝto 3-an de junio 1946. Li estis la filo de pentristo György Vastagh kaj la pli aĝa frato de pentristo Géza Vastagh, ankaŭ frato de Béla Vastagh. Lia edzino estis Olga Benczúr, lia filino estis Éva Vastagh, lia filo estis László Vastagh.

György Vastagh
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1868 (1868-09-18)
en Kluĵo
Morto 3-an de junio 1946 (1946-06-03) (77-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro György Vastagh
Frat(in)oj Géza VastaghBéla Vastagh
Edz(in)o Olga Benczúr
Infanoj Éva VastaghLászló Vastagh
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr
György Vastagh

Kariero redakti

György Vastagh komencis siajn artstudojn en Országos Minta Rajztanoda de Budapeŝto en 1887. Li studis inter 1888-1891 en Vieno, poste en Munkeno. Li havis sukcesojn per siaj bestskulptaĵoj kaj ĝenroj. Li partoprenis la dekoradon de Baziliko de Budapeŝto. Li faris ankaŭ kelkajn monumentskultaĵojn (Hadik-skulptaĵo en Fortikaĵo Buda, skulptaĵo de Gabrielo Bethlen sur Monumento Miljara, skulptaĵo de Péter Pázmány por universitato de Budapeŝto, ĉevalskulptaĵo de Francisko Rákóczi la 2-a en Szeged ktp.). Liaj skulptaĵoj estas troveblaj en Hungara Nacia Galerio, pluraj bestskulptaĵoj en Agrikultura Muzeo. La skulptaĵo de Artúr Görgey (1935) staris en Fortikaĵo, sed en 1944–45 ĝi difektiĝis, kaj tial oni malkonstruis ĝin.

Bibliografio redakti

  • Ifjabb V. Gy. állatszobrai (Vasárnapi Újság, 1901. jún. 9.);
  • Herepei János: V. Gy. (Pásztortűz, 1941.)

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

  • Hungara vikipedio