György Vedres [djordj vedreŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vedres György estis hungara arkitekto, urbanizisto, altlerneja instruisto.

György Vedres
Persona informo
Naskiĝo 13-an de oktobro 1934 (1934-10-13)
en Budapeŝto
Morto 22-an de januaro 1987 (1987-01-22) (52-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo arkitekto
vdr

György Vedres[1] naskiĝis la 13-an de oktobro 1934 en Budapeŝto, li mortis la 22-an de januaro 1987 en Budapeŝto.

Biografio redakti

György Vedres akiris arkitekturan diplomon en Konstrua kaj Trafika Teknikuniversitato de Budapeŝto en 1958. Post siaj studoj li laboris en la ĉefurba konstrua entrepreno, kie post jaroj li atingis pli altajn postenojn. De 1960 ĝismorte li ankaŭ instruis en la teknikuniversitato en rango docento. Interrompe en la jaroj 1966 kaj 1967 li laboris en ĉefurba laborejo de Londono. En 1985 li emeritiĝis supozeble pro malsano. Li ricevis arkitekturan premion en 1981. Lia plej grava verko estas formado de internurbo de Budapeŝto, tiel, ke li unuigis la malnovajn stilojn kun la moderno. Li postlasis edzinon.

Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti

  • pluraj loĝdomoj en Budapeŝto
  • internurbo de Budapeŝto (trakonstruoj, 1970-1976)
  • pluraj vendejoj en Budapeŝto (1975-1980)
  • domo pri oficejo kaj vendejo (Budapeŝto, 1984)

Elektitaj artikoloj redakti

  • Budapest, Kálvin téri városkapu beépítése (1970)
  • Gyáli úti kórház (kun Gyula Rimanóczy (1932 - 1992), 1972)
  • Budapest belvárosának rekonstrukciója (1982)

Memorigiloj redakti

  • premio "Vedres György" fondita en 2013 [1]

Fontoj redakti

Referencoj redakti