Györgyi Lang
Györgyi Lang [djordji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lang Györgyi estis hungara aktoro, ŝlagrokantisto (mezosoprano). Ŝia duonpatro estis Károly Mécs.
Györgyi Lang | |
---|---|
Györgyi Lang en 2010 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de majo 1957 en Szeged |
Morto | 20-an de majo 2023 (66-jaraĝa) en Terézváros |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | ELTE Radnóti Miklós School • Universitato de Dramo kaj Filmo |
Parencoj | Károly Mécs |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto • prezentisto |
Györgyi Lang[1][2] naskiĝis la 10-an de majo 1957 en Szeged, ŝi mortis la 20-an de majo 2023.
Biografio redakti
Györgyi Lang devenis el germana (ŝvaba) familio. Li maturiĝis en gimnazio en Budapeŝto en 1975, iom poste en 1981 ŝi akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo. Ŝia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Post la diplomo ŝi komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Pécs). En 1988 Gábor Presser iniciatis la konatiĝon kun Mariann Falusi, ili estis kvazaŭ ĝemeloj kaj kreis kantistan duopon "PA-DÖ-DŐ". Ili kantis ŝlagrojn kaj eldonis muzikdiskojn. Ŝi malsaniĝis pro multloka sklerozo, tial ŝi trafikas en rulseĝo. Ŝi ricevis premiojn inter 1991-2018. Ŝi estas eksedziniĝinta.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Viola
- Anton Ĉeĥov: Ĉeriza ĝardeno - Ŝarlotta Ivanovna
- Molière: Tartufo - Dorine
- Dezső Szomory: Bella - Mari
- Károly Bakonyi: Mágnás Miska - Marcsa
Ŝiaj filmaj roloj (elekto) redakti
- ‘‘A Zebegényiek’‘ (1978)
- ‘‘Idő van’‘ (1986)
- ‘‘Ámbár tanár úr’‘ (1998)